"La WikiTrans-projekto estas esplor- kaj evoluigo-projekto de la dana lingvoteknologio-firmao GrammarSoft ApS [Eckhard Bick], kunlabore kun University of Southern Denmark (Suddana Universitato). La ĉefa celo de la projekto estas permesi trans-lingvan uzadon de Vikipedio-artikoloj, pere de paralela tradukita retejo.

Unuavice la ideo estas oferti aliron al la plej granda Vikipedio de ĉiuj - la angla, kun pli ol 3 milionoj da artikoloj - en Esperanto kaj la dana. Kvankam ambaŭ lingvoj estas inter la pli grandaj Vikipedioj, iliaj po ~ 130.000 artikoloj konsistigas nur modestan kolekton kompare al kio haveblas en la angla. Krome, la individuaj artikoloj estas ofte multe pli malgrandaj ol iliaj anglaj analogoj, malpli dense fontigitaj aŭ simple t.n. ĝermoj."

Jes ja, temas pri tradukoj, ne senmakulaj aŭ seneraraj, sed surprize bonaj. Se vi interesiĝas, simple iom ludetu per WikiTrans. Jen la angla elefanto tradukita al Esperanto, jen la esperanta elefanto. Jen tradukita Londono, jen la originale esperanta Londono, jen la detala kontraŭvarma ŝildo (heat shield), jen la magra samtitola, ktp.

Jes ja, kompreneble ankaŭ ekzistas inversaj kazoj, nome artikoloj, kie la esperanta originalo estas enhave pli detala kaj profunda, vd. ekzemple la tekston pri la esperanta Gaston Waringhien kaj tiu tradukita el la angla. Kaj, jes ja, ekzistas kazoj, kie en la angla Vikipedio tute mankas artikoloj troveblaj en la esperanta (ekzemple pri la germana Esperanto-vortaristo Max Butin).

Vi certe trovos ankoraŭ multajn aliajn pridiskutindajn aspektojn. Sed ŝajnas al mi klare, ke la tuta Vikipedia agado devas esti profunde repensiigita. Ĉu nova prioritato ne devas esti korekti la tradukojn anstataŭ mem ekverki? Kaj se oni originale ekverkas, ĉu oni ne prioritate verku pri verdlandaj, esperantaj "naciaĵoj", kulturo ktp. ne troveblaj en la angla Vikipedio?