Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2024  2023  2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  
2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  
2000  1999  1998  

N-ro 903 (2020-09-06)
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020

Dimanĉe la 6-an de julio, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), en bunta kaj elstare kunmetita virtuala festo-ceremonio, la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA diskonigis la rezultojn ĉijarajn. Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj bonvenigis la spektantojn kaj anoncis, ke la konkurson partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko. La prezidanto de la Belartaj Konkurso, Miguel Fernández en malferma parolado anoncis la baldaŭan aperon de Antologio de Mikronoveloj partoprenintaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj fariĝas 70-jaraj en 2020. Omaĝe al ĵus forpasinta poetino Júlia Sigmond li deklamis ŝian poemon Doloro. La tutan ceremonion eblas re-spekti en la kanalo de UEA en Jutubo, UEAviva: https://youtu.be/t8l1nRyo6a8

La diversajn premiojn disdonitajn anoncis laŭvice membroj de la diversaj juĝantaj triopoj. Jen la tuto el la premioj:

BRANĈO POEZIO: Partoprenis 56 verkoj de 31 aŭtoroj el 19 landoj [5 el Afriko, 13 el Ameriko, 9 el Azio, 29 el Eŭropo].

Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.

Unua premio: “Mia kvaropo admirinda” de Nicolino Rossi, el Italio.

Dua premio: “Ek sor” Evgenij Georgiev, el Kazaĥio.

Tria premio: en egaleco por jenaj tri verkoj:

“La renkonto kun la trompo” de Tiberio Madonna, el Italio.

“Pri-kronvirusa kroniko...” de Serĝo Sir', el Francio.

“La nigra dio” de Jesper Lykke Jacobsen, el Francio.

BRANĈO PROZO: Partoprenis 27 verkoj de 18 aŭtoroj el 16 landoj [2 el Azio, 1 el Afriko, 4 el Ameriko, 20 el Eŭropo].

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele

Unua premio: “Finjo” de Vladimir Opletajev, el Rusio.

Dua premio: “Muŝribelo” de Ewa Grochowska, el Francio.

Tria premio: “Nova Dekamerono” de Paulo Sérgio Viana el Brazilo.

SUBBRANĈO MIKRONOVELO: Partoprenis 50 verkoj de 24 aŭtoroj el 13 landoj [11 el Ameriko, 10 el Azio, 29 el Eŭropo].

Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.

Unua premio – Premio Paula Adúriz: “La stranga butikumo” de Francisco Javier Moleón el Hispanio.

BRANĈO TEATRAĴO: Partoprenis 1 verko de 1 aŭtoro el 1 lando.

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir', Saša Pilipović

Neniu premio estis aljuĝita.

SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO: Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.

Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir', Saša Pilipović

Unua premio – Premio María Cuevas: “Ne tute, nur duone” de Tiberio Madonna el Italio.

BRANĈO ESEO: Partoprenis 10 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj [6 el Eŭropo, 2 el Azio, 1 el Afriko].

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.

La unua premio – Premio Luigi Minnaja: ne aljuĝita.

Dua premio: “Komparo inter Esperanto kaj Okcidentalo” de Emanuele Bovio-Regano el Italio.

Tria premio: ne aljuĝita.

Gajnis honoran mencion la verkoj:

“Halka kantas esperante” de Roman Dobrzyński el Pollando.

“De hilelismo al Homaranismo: Ĉu nova hipotezo?” de Roberto Lloancy el Francio.

INFANLIBRO DE LA JARO

Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.

Partoprenis 1 infanlibro de 1 eldonejo el 1 lando.

La premio estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio pro la verko “La krubalo” de Julia Donaldson kaj Axel Scheffler.

La tuta festo estis abunde ornamita per muziko de Kajto, Feri Floro kaj Alta Tajdo, kaj per deklamado de Sara Spanò, Nicola Ruggiero, Ana Manero kaj Manolo Parra. Entute brila okazaĵo, elstara kaj memorinda. Ĝi sendube substrekas, ke en la diversaj branĉoj de Beletro, Esperanto floras kaj la bunteco de la floraro pliiĝas senĉese.

La Estraro de UEA elkore gratulas ĉiujn partoprenintojn, speciale la premiitojn, kaj profunde dankas la gravan laboron de la juĝantoj kaj de la Komisiono. Ĝis venontjare!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/903a1

El Gazetaraj Komunikoj

Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 4-a eldono lanĉita kun nova temo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1143 (2023-11-21)

Aperis Belarta Rikolto 2023, kun premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1135 (2023-10-15)

Alvoko al partopreno en la 75a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1126 (2023-09-10)

Lastaj tagoj por la konkurso Partoprenu TAKE-n
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1122 (2023-08-29)

Rezulto de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1117 (2023-08-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2024